WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Johano 2
17 - Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
Select
1 - Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;
2 - kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaŭ pro la tuta mondo.
3 - Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn.
4 - Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;
5 - sed en ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio. Per ĉi tio ni scias, ke ni estas en li:
6 - kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.
7 - Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi aŭdis.
8 - Ankaŭ mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; ĉar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas.
9 - Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun.
10 - Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo.
11 - Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, ĉar la mallumo blindigis al li la okulojn.
12 - Mi skribas al vi, infanetoj, ĉar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.
13 - Mi skribas al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, ĉar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, ĉar vi konas la Patron.
14 - Mi skribis al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, ĉar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.
15 - Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.
16 - Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.
17 - Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
18 - Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi aŭdis, ke antikristo venas, jam leviĝis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.
19 - De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; ĉar se ili el ni estus, ili restus ĉe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontriĝu, ke ili ĉiuj ne estas el ni.
20 - Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias ĉion.
21 - Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi ĝin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero.
22 - Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon.
23 - Ĉiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaŭ la Patron.
24 - Vi do lasu resti en vi tion, kion vi aŭdis de la komenco. Se tio, kion vi aŭdis de la komenco, restos en vi, vi ankaŭ restos en la Filo kaj en la Patro.
25 - Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna.
26 - Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo.
27 - Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en li.
28 - Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontriĝos, ni havu kuraĝon, kaj ne hontu antaŭ li ĉe lia alveno.
29 - Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaŭ ĉiu, kiu faras justecon, el li naskiĝis.
1 Johano 2:17
17 / 29
Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget